INTEGRATORO

INTEGRATORO

La integratoro ebligas vidi, kiom da likvo estis pumpita depende de tempo en regata proceso.

Tipaj ekzemploj de apliko:

  • Regado de pH en la daŭro de kemia reakcio, kiam pH estas regata per aldonado de acido aŭ alkalo (hidrolizo de esteroj, amidoj, anhidridoj ktp.).
  • Mezurado de enzima aktiveco ĉe vico de enzimoj (esterazo, acilazo, lipazo, proteinazo kaj aliaj, uzantaj pH-stabiligon).
  • Regado kaj kvalifiko de metabola aktiveco de ĉeloj en la daŭro de fermentado aŭ kultivado (per la regado de pH, rH, pO2, pCO2, konduktiveco aŭ de pluaj bezonaj parametroj).
  • Registro de ŝaŭmo-apero (aŭtomata aldono de kontaŭŝaŭma reagilo).
  • Registro pri aldonado de reagantoj ĉe ekzoterma reakcio kun aldono de reagantoj regata per termostato.
  • Registro pri la konsumo de reagantoj ĉe titro, ĥromatografio ktp.